Armenio en la Somera Olimpiko 2024

Armenio en la Olimpikoj

Flago de Armenio
IOK-kodo  ARM
NOK Armenia Olimpika Komitato
Retejowww.armnoc.am (armene)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
15 sportistoj en 7 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Davit Ĉalojan kaj Varsenik Manuĉarjan (inaŭguro)
Medaloj
Rango: #66
oro
0
arĝento
3
bronzo
1
sumo
4
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Sovetunio (1952–1988)
Unia Teamo (1992)
vdr

La sportista teamo de Armenio konkurencas en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 8-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigas la teamon la Armenia Olimpika Komitato (armene Հայաստանի Ազգային Օլիմպիական Կոմիտե, ARMNOC).

Konkuras sume 15 armenaj atletoj en 7 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la boksisto Davit Ĉalojan (Chaloyan, Դավիթ Չալոյան) kaj la naĝistino Varsenik Manuĉarjan (Manucharyan, Վարսենիկ Մանուչարյան).[1]

La teamo sume atingis 4 medalojn, 3 arĝentajn kaj bronzan (do neniun oran), kaj sekve ricevis la 66-an rangon, kune kun la teamo de Kolombio.

  1. listo de la la teamaj flagoportantoj laŭ la stato de 2024 07 26 (en formato PDF, angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy